Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 267 (2011-04-03)
[tejo-komitato] Eksteraj Rilatoj de TEJO

Karaj samideanoj,

la verda/*KER*/ volas vin!

Ĉu vi ŝatas Eksterajn Rilatojn? Ĉu vi volas scii kion ni umas tie? Ĉu vi volas testi vian potencialon kaj viajn ideojn pri tio? Ĉu vi vola serĉi novajn ŝancojn por prezenti esperanton kaj TEJOn? Ĉu vi volas renkonti gravulojn en Eŭropo kaj en la tuta mondo aŭ aliajn junulojn kiel vin motivitajn kaj envolvitajn en aliaj organizoj? Ĉu vi volas porti novajn ideojn por eltrovi novajn eksterajn rilatojn kadre de TEJO?

Se vi jese respondis al almenaŭ unu el tiuj demandoj... KER-listo estas por vi!

*Niaj eksteraj rilatoj*

ER estas unu el la agadkampoj de TEJO kiuj plej strategias, interesas kaj necesas evoluon. Ni estas membroj de Eŭropa Junulara Forumo kaj de Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj kie ni kunlaboras kun aliaj eŭropaj kaj mondaj junularaj organizoj ankaŭ cele al politika lobio. Sed multon pli ni volas:

- Difini niajn politikajn poziciojn

- Starigi taŭgajn politikajn kontaktojn por ilin realigi

- Evoluigi amaskomunikilan strategion

- Krei kaj starigi taŭgajn informakanalojn

- Starigi rilatojn kun instruaj institucioj

- Esti reprezentitaj en ĉiam pli da eventoj en Eŭropo kaj en la mondo

- Plibonigi videblon kaj konsideron de esperanto

- Trovi konstantajn partnerojn

- Eltrovi novajn manierojn kunlabori

- Difini konsekvente necesan enhavon de la retejo

- _Homoj kiuj deziru plenumi tion!

*La retlisto*

Ni bezonas medion por ke ni povu konstrueme kunlabori al tiaj celoj kaj retlisto ŝajnas esti la plej taŭga. En tiu retlisto indus:

- Proponi ER-rilatan diskuttemon kaj interŝanĝi opiniojn cele al TEJO.

- Rimarkigi interesan eblon kaj diskuti kiel TEJO povas eluzi ĝin.

- Raporti pri la partoprenitaj neesperantistaj eventoj reprezente TEJOn.

- Raporti pri sukcesaj ER de landaj aŭ fakaj sekcioj.

Krome ni havas semajnon por prezenti kandidatojn al Eŭropa Junulara Forumo por ĝia spertgrupoj kaj laborgrupoj: ĉu vi volas okupiĝi je Eŭropa nivelo kaj kun Eŭropaj institucioj pri neformala edukado aŭ volontulado reprezentante TEJOn? Tio eblas!

Por aliĝi al la listo ni petas ke vi sendu retmesaĝon al michael-boris ĉe tejo.org kaj kopie al oficejo ĉe tejo.org mallonga memprezento kaj klarigo pri viaj motivigoj kaj kion vi plejemus fari kadre de KER... Kiam? De nun! :D

/Eksteraj Rilatoj mojosas!/

Michael Boris Mandirola

TEJO - Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

E-mail: michael-boris ĉe tejo.org

Tel: (E) +34638388033 (IT) +393207290648

Skype: michaelboris

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026